Papiruso 66

MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
PAPIRUSOJ
“PAPIRUSO 66 aŭ Bodmer II”
Johano 14 21.
nomo = papiruso
numero = 66
simbolo = 66
teksto = evangelio laŭ Johano 1:1-6:11; 6:35-14:26,29-30; 15:2-26; 16:2-4,6-7; 16:10-20:20,22-23; 20:25-21:9,12,17
datado = 200 ĉirkaŭ
lingvo = greka
malkovro = ĉe Jabal Abu Mana (Egiptio)
konservado = ĉe Biblioteko Bodmera de la Fondaĵo Martin Bodmer
dimensioj = 39 folioj; 14.2×16.2 cm; 15-25 linioj ĉiupaĝe
tipo = libera teksto
kategorio = I
mano = skribisto, precipa revizoro, akcesora korektisto
noto = Tre simila al Papiruso 75 75, al Vatikana Kodekso B, al Oncialo 0162; ĝi mankas je la perikopo de la Virino Adulta

La Papiruso 66 (66), konata ankaŭ kiel Papiruso Bodmer II, estas antikva papiruso de la Nova Testamento, entenanta preskaŭ tutan la Evangelion laŭ Johano en la greka lingvo.

La manuskripto entenas la «Johanajn» 1:1-6:11, 6:35b-14:26, 29-30; 15:2-26; 16:2-4, 6-7; 16:10-20:20, 22-23; 20:25-21:9, 12, 17. Temas pri unu el la plej antikvaj manuskriptoj de la Nova Testamento ĝis nun konataj, kiu paleografie datiĝas je la jaro 200 ĉirkaŭ. [1]

Ĝi estis «elfosita» en 1952 en Jabal Abu Mana najbare de Dishna (Egiptio),[2] kaj publikigita en 1956; krome ĝi estis la plej grava novtestamenta manuskripto publikigita post aperigo de Papirusoj Chester Beatty, konigitaj en 1933 1934. [3]

Konservita ĉe la Biblioteko Bodmera de Ĝenevo, ĝi estas formita per 39 folioj, nome 78 folioj (frontaj+dorsaj) kun dimensioj de 142 mm x 162 mm, kun 15-25 linioj sur ĉiu folio.

  1. Herbert Hunger. Zur Datierung des Papyrus Bodmer II (66) (1960)
  2. Philip Comfort, The Text of the Earliest New Testament Greek Manuscripts, Tyndale House 2001, p. 376.
  3. Floyd V. Filosn, A New Papyrus Manuscript of the Gospel of John, The Biblical Archeologist (Vol. XX), p. 54.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy